La vivo konsistas el decidoj, kaj duono el ĝi malĝustas. Kelkfoje vi feliĉas, vi ridas, kaj en alia momento vi frostas Mi ne ŝatas devigon elekti por gravaĵoj Malfacilas trafi decidojn Malfacilas trafi decidojn Ĉu ŝangi laboron, aŭ pri fajfi monon kaj kuri for? Ĉu drinki alkoholon, kaj morgaŭ memoro mankos al mi? Ĉu ŝpari la monon, aŭ vivi kiel estus la lasta tag'? Ĉu vi rabis mian koron, aŭ eblas ke pli bonas alia virin'? (alia virin') Ĉu uzi la aŭton aŭ la trajnon? Ĉu stui nun aŭ pli bone ripozi? Ĉu resti modera, kaj forgesi mian gajnon, aŭ egoisme agi kaj nur pensi pri mi mem? Ĉu renkonti amkon, or fari muzikon? Ĉu manĝi dolĉaĵojn aŭ sanajn legomojn? Ĉu promeni tra parkon, aŭ vidi televidon? Ĉu dormi nun, aŭ festi tra la nokto? La vivo konsistas el decidoj, kaj duono el ĝi malsimplas. Kelkfoje ne bezonas pensadon, sed en alia momento komplikas. Mi ne ŝatas devigon elekti, por gravaĵoj Malfacilas trafi decidojn. Malfacilas trafi decidojn. Ĉu ŝangi laboron, aŭ pri fajfi monon kaj kuri for? Ĉu drinki alkoholon, kaj morgaŭ memoro mankos al mi? Ĉu ŝpari la monon, aŭ vivi kiel estus la lasta tag'? Ĉu vi rabis mian koron, aŭ eblas ke pli bonas alia virin'? (alia virin')